PIV 2026 · Artikolo 4370
feki
feki ntr eligi fekaĵon el la anuso. ➞ kaki.
feka rilata al feko.
feko
1 ago feki.
2 fekaĵo.
fek, fek’ (familiare) interjekcio kolero, malestimo, indigno, malbonŝanco k.s.: fek! — protestas la kompatindulo. — ankaŭ miaj dimanĉoj estas fuŝotaj! LBe fek’ al tiuj fiaj jankioj! PSi ➞ damne, diable.
fekado agado feki.
fekaĵo
1 restaĵo de la digestitaj nutraĵoj, eligata el anuso: fekaĵo de hundo fekaĵo de ĉevalo homaj fekaĵoj estas ofte uzataj kiel grasumo li produktas sian elektron ekskluzive el la fekaĵo de siaj 360 bovoj MD kunikloj manĝas sian propran fekaĵon por utiligi la herban nutraĵon Ko Sin. ekskremento.
2 (figurasence) ia ajn malagrabla afero aŭ substanco: ni devis mem pagi tiun fekaĵon kiun ni metas sur niajn vizaĝojn ALö
Sin. feko 2. ➞ merdo, sterko.fekulo (familiare) fihomo.