← Reen al E

PIV 2020 · 3615

ekskrement¹o

ekskrement1o
(malofte) Ĉiu el la substancoj forkondukataj ekster la organismo (fekaĵo, urino, ŝvito, galo ktp). ekskreciaĵo, fekaĵo.
(plejofte) Fekaĵo: serpento, kiu remanĝas sian propran ekskrementon! Z; sur ekskrementoj de homoj baku ilin X (kukojn). ekskrecio, feĉo, rekremento, malpuraĵo.
ekskrementa. Rilata al ekskremento: ekskrementaj substancoj; (f) vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa animo! Z. kota.
ekskrementi (tr) Elimini el la organismo.