← Reen al Ŝ

PIV · 15244

ŝvit/o

ŝvit/o Z
Akveca, senkolora, salgusta likvo, sekreciata de subhaŭtaj glandoj (ŝvitglandoj), elfluetanta el la haŭtoporoj: ili rakontis al li tiom multe, ke la ŝvito fluis de lia frunto Z; (f) oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo Z; kiam ni povos iam deviŝi la ŝviton de niaj fruntoj Z (kiam la tasko estos finita).
Ĉia likvo, kiu eliĝas el io same kiel ŝvito. eksudaĵo.
ŝvita
Rilata al ŝvito: ŝvita febro (miliara febro); ŝvitaj gutoj; (f) ideo, kiu ĝis nun ŝvite gutadis, per unu fojo disverŝiĝas en la mondon simile al maro Z.
Kovrita de ŝvito: ŝvita frunto; ŝvite farita verko.
ŝviti (ntr)
Eligi ŝviton tra la poroj de la haŭto: ŝviti de varmego B, de angoro.
(f) Eligi el si malrapide k gutete likvon: la ventkoko ŝvitas per verdigro Z; la pinoj ŝvitis per rezino; la muroj ŝvitas de malsekeco; en la temploj afliktita ploras ebur’ k bronzo ŝvitas. liki, filtriĝi.
(f) Labori kun granda peno: sange ŝviti super tasko; li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto Z; kiu ŝvitas, tiu profitas Z; pli bone estas ŝviti ol tremi Z (de malvarmo).
ŝvitado. Ago de iu, io ŝvitanta.
ŝvitegi. Forte ŝviti.
ŝvitejo. Ĉambro en banejo kun tia varmo, ke la uzantoj abunde ŝvitas.
ŝviteta. Duonmalseka pro malforta ŝvito: en somero li havas ĉiam ŝvitetajn manojn.
ŝvitiga
Tia, ke ĝi estigas ŝvitadon: ŝvitiga medikamento; ŝvitiga malsano.
Tre peniga: ŝvitiga problemo, entrepreno.
ŝvitiĝi
= filtriĝi.
= elŝvitiĝi.
elŝviti (pp humida solido): pino elŝvitas rezinon; (f) ĉiuj ĉi ŝtonoj elŝvitas suferon.
elŝvitiĝi (pp likvo) Eliĝi, kvazaŭ ŝvito: malsekeco elŝvitiĝas el ĉiuj muroj de tiu domaĉo; rezino elŝvitiĝas el pino; sango iafoje elŝvitiĝas tra poroj de haŭto. eksudi.
elŝvitaĵo. Likvo elŝvitiĝanta aŭ elŝvitiĝinta.
traŝvitiĝi (pp likvo) Pasi tra la parieto de la entenanta ujo.