← Reen al S

PIV · 14469

★societ/o

societ/o 🅢 Daŭra kuniĝo de pli-malpli multaj personoj sub komuna regularo, por atingi ian ajn komunan celon (plezuran, profitan, idealan k.a.): en granda societo estas tre malagrable rimarki, ke la vesto malordiĝis Z; ili estas homoj tre agrablaj, en societoj ili estas tre dezirataj Z; direktoro de teatra trupo, de vera homa societo Z; societo de velocipedistoj B; akcia societo E-ista Z; la societo «Espero» kresku k floru! Z; (analoge) ni havas grandan societon da cikonioj Z; komerca, religia, pia societo; Societo de Jesuo (la jezuitoj); Societo de la Amikoj (la kvakeroj). asocio, kompanio, klubo, mondo, salono.
societa. Rilata al societo: societa regularo, moro B; la societaj babiloj, klaĉaĵoj.
societano. Membro de societo: eniro permesita nur al societanoj.
societema. Inklina renkonti, komuniki k konversacii kun aliaj homoj: societemaj junaj paroj; tie regis vivo k societemeco Z.
malsocietema. Inklina eviti la kompanion de aliaj homoj.