PIV · 6895
jezuit¹o
jezuit1o
1 Ano de katolika ordeno, nomata «kompanio», fondita de Ignaco de Lojola en 1540, por propagandi katolikismon ĉe la elitoj: la jezuitoj permesis fumi k flari tabakon Z.
2 (f) Timinda hipokritulo (pro aludo al la «spiritaj rezervoj», multe uzataj de la jezuitaj kazuistoj).
jezuita
2 (f) Hipokrita, ruza: malgraŭ ĉiuj perfidoj k jezuita subfosado de kelkaj personoj Z.
jezuitejo. Domo, kie loĝas k instruas jezuitoj.
jezuitismo. Sistemo de la jezuitoj, bazita sur la principo, ke la celo pravigas la rimedojn, k utiliganta la politikon, por realigi la superregadon de la katolika eklezio.