← Reen al K

PIV · 8154

kompani¹o

kompani1o
Grupo de personoj, kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon: fondi kompanion; fari kompanion kun iu Z; Hachette k K-io (Kompanio) Z. asocio.
Tiu komerca aŭ industria afero mem: akcia kompanio, fervoja, asekura kompanio; trunka kompanio (tiu, kiu posedas la tuton aŭ parton de unu aŭ pluraj jure memstaraj kompanioj); filia kompanio (jure memstara, ekonomie dependa de trunka(j) kompanio(j), kiu(j) posedas la kapitalon). societo.
Kunestado, akompanado: esti fraŭlino por kompanio Z; tute ne estas agrable havi kompanion kun vi Z; vi volas kompanion, iru en la butiketon Z; en kompanio eĉ morto faciliĝas Z; kun kia kanajlaro mi devas nun esti en kompanio! Z; ŝi iris en kompanio de du ĉamĉasistoj Z; mi estas en bona societo, en kompanio kun la Suno! Z.
Kuniĝo de pluraj personoj, akompanantaro: neniam antaŭe li estis en tia needukita kompanio Z; vi kondukas lin al kompanioj de ludo, al diboĉuloj Z; tie ni havas eĉ nian propran kartan kompanion Z; ĝi ne povas esti alkalkulata al nia kompanio Z.
Grupo el pluraj plotonoj, subdivido de bataliono, normale komandata de kapitano: komandanto de kompanio. roto.
kompaniano
Membro de kompanio 2: sinjoro S. kaptis la brakon de sia kompaniano Z (temas pri du advokatoj asociiĝintaj); mi estas aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno Z.
Akompananto: ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li X.