PIV · 8155
★kompar/i
★kompar/i (tr)
1 Interrilatigi du aŭ plurajn objektojn por determini iliajn similaĵojn aŭ diferencojn: se oni komparas la nunajn E-ajn verkojn kun tiuj de la unuaj jaroj, oni trovas diferencojn en la vortaro, sed plenan similecon en stilo Z.
2 Interrilatigi du aferojn aŭ personojn, por starigi ties relativan valoron: ŝi ne povis tuj kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj Z; venu, ni komparu niajn fortojn X (en batalo); ĉu vi aŭdacas vin kompari kun mi?; saĝo estas pli kara ol juveloj, k nenio povas esti komparata kun ĝi X.
3 Rilatigi tion, pri kio oni parolas, kun io analoga, por fari la ideon pli impresanta, pli drasta aŭ pli poezia: oni ofte komparis la junecon kun printempo; Homero komparas la homojn kun la falantaj folioj de arbaro.
komparo
1 Ago de tiu, kiu komparas: komparo ne estas pruvo Z; en komparo kun sia filino ŝi estis milda Z; tiu malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ Z; tiu sento estis nenio en komparo kun la dezirego […] Z.
2 Frazparto, en kiu oni komparas: la longvostaj komparoj de Homero.
kompara. Prezentanta, enhavanta komparon: kompara esprimo; k kia estis la kompara juĝo? Z; fari maljustaĵon ĉe la kompara taksado de la meritoj Z; kompara gramatiko de la greka k latina lingvoj; ĝi estas nur infano kompare kun la nikso Z; nur kompare tre malgranda parto Z. ☞ relative.
komparado
1 Komparo 1.
2 Komparacio.
komparilo ☐ Ⓣ Mezuraparato, servanta por kompari la longon de po du objektoj.
nekomparebla, senkompara. Sola en sia speco, malofteco aŭ perfekteco: nekomparebla ludado de violonisto Z; se oni povus tion ĉi efektivigi… faro senkompara! Z.
nekompareble, senkompare
1 Ĝis grado, ĉe kiu ne plu eblas ia komparo: estis belege, nekompareble belege! Z; senkompare majesta spektaklo.