PIV 2026 · Artikolo 1228
★asekuri
Derivaĵoj en la artikolo 16
★ asekuri tr
1 protekti ion aŭ iun kontraŭ riskoj, per unufoja aŭ perioda pagado de monsumo tiucela al asocio aŭ kompanio, kiu promesas kompenson por eventuala perdo, difekto, vundiĝo k.s.: asekuri domon kontraŭ incendio asekuri pakaĵon kontraŭ ŝtelo asekuri la krurojn de dancistino kontraŭ akcidento asekuri sian vivon asekuri aŭtomobiliston kontraŭ korpodifektiĝoj asekuri agrikulturiston kontraŭ veterplagoj
2 (figurasence) sekurigi ion: la sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata Z laboro asekuras kontraŭ mizero Z asekuri la homan honoron kontraŭ humiliĝo Z ➞ certigi, gardi.
asekura rilata al asekuro: privata asekura kompanio ŝtata asekura kompanio asekura agento asekura kontrakto
asekuro kontrakto por asekuri kaj la protekto, kiun ĝi liveras: asekuro de iu kontraŭ ia risko pri repago de kostoj laŭ iu asekursistemo ĉe difinita okazaĵo por la menciita favorato individua asekuro kolektiva asekuro ➞ premiumo; sociala asekuro.
sociala asekuro registara sistemo por asekuri civitanojn kontraŭ diversaj riskoj, inkluzive de maljuneco, malsano, senlaboreco kaj akcidentoj:en Japanio, pro maljuniĝo de la socio, pli kaj pli grandiĝas la elspezoj por sociala asekuro IsT
asekuraĵo la objekto, pro kies eventuala difektiĝo aŭ perdo oni devas ricevi kompenson.
asekurato persono kovrita en asekura poliso. ➞ asekurpreninto.
asekurebla tia, ke oni povas ĝin asekuri: asekurebla risko
asekuristo asekura agento, peranto aŭ kompanio.
kontraŭasekuri (evitinde) = reasekuri.
kontraŭasekuro de premiumoj vivasekuro, kiu garantias retropagon de la pagitaj premiumoj, se la asekurito mortis antaŭ la fino de la kontrakta daŭro.
kunasekuro asekuro subskribita samtempe kaj sendepende inter si de pluraj asekuristoj, kiuj kune asekuras la tuton de la risko, ĉiu laŭ propra procento de la risko kaj de la premiumoj.
reasekuri asekuri parton de la risko de asekura kompanio.
reasekuro ago reasekuri.
retroasekuro reasekuro de jam reasekure akceptita kontraktaro.
sanasekuro asekuro, kiu pagas sanservojn.
sinasekuro ago de organizaĵo ŝpari rezervan monon en fonduso, tiel ke eblos estonte mem pagi damaĝojn pri iu risko sen la bezono de asekuro.
vivasekuro asekuro, kiu pagas post la morto de la asekurito.