PIV 2020 · 1257
asoci¹o
asoci1o
1 Grava societo, kuniganta la membrojn por komuna celo: Internacia Scienca Asocio Z; Universala E.-Asocio; Sennacieca Asocio Tutmonda; landaj, laboristaj asocioj. ☞ kompanio, ligo, unio.
2 Aro da kunligitaj diversaj aferoj, kiuj kvazaŭ alkroĉiĝas unu al alia: tiu poemo prezentas strangan asocion de ideoj; Ⓚ (analoge) molekulasocioj.
asocii (tr)
1 Kungrupigi en asocion: la Asociitaj Artistoj.
2 Kunligi pro natura alkroĉemo: mi ĉiam asocias la vorton «belo» kun la flava koloro.
asociado. Ago de tiu, kiu asocias: la asociado de la ideoj Z (psika fenomeno, per kiu ideoj aŭ imagbildoj elvokas aliajn laŭ certaj leĝoj).
asocieca ∆ (pp duloka operacio *) Plenumanta la identaĵon a * (b * c) = (a * b) * c.
asociiĝi. Iĝi asociita: ili asociiĝis en filman kompanion; tiuj termoj, J2 k 2J, asociiĝas unu al alia; matematika leĝo de asociiĝo.
asociito. Membro de asocio.