PIV · 13691
★ruz/a
★ruz/a. Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, k uzi ilin, ne rimarkate de aliaj: urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj Z; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas Z; alian fojon mi estos pli ruza k mi pli min gardos Z; (analoge) ruza mieno; la vulpo do tre ruzan planon teksis K; ruze eltiri de iu la sekreton; ruze gajni la monon de naivulo. ☞ sagaca, subtila.
ruzi (ntr) Agi per ruzo: ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? X.
ruzo. Ago, konduto de iu ruza: nur la ruzo savis nin ambaŭ Z; milita ruzo B.
ruzaĵo. Rimedo, uzata de homo ruza: trovi ian belan ruzaĵon, por elturniĝi k aperi senkulpa Z; ĉian artifikon, ĉian ruzaĵon ni devas severe eviti Z.
ruzeco. Eco de ruza persono: Sara kun virina ruzeco staris malantaŭ la pordo, por subaŭskulti Z; mi neniam vidis ĉe li ian ruzecon aŭ malhonestecon Z.
ruzulo. Homo ruza.
senruza. Naiva, malhipokrita, simplanima.
superruzi (tr) Superi per ruzo: nun tiu ĉi azeno lin superruzas Z.