← Reen al S

PIV · 14467

soci³o

soci3o
🅢 Reto de dependecoj k reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantaj sur iu teritorio k iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj k.a.: floranta socio B; ĉia socio postulas leĝojn; feŭda, kapitalisma socio; tiaj homoj havas tre malgrandan signifon en la socio k por la socio Z. popolo, nacio.
Kuniĝo de samspecaj bestoj, vivantaj sur la sama difinita teritorio k havantaj inter si regulajn rilatojn: socio de abeloj, formikoj, kastoroj, ĉimpanzoj.
socia
Koncernanta la socion: la socia vivo Z; la sociaj sciencoj; la nuntempa socia stato Z; la granda pesto, kiel ĉiu alia socia malfeliĉo […] Z; alia socia sfero Z; la socia demando; la «socia kontrakto» de la filozofoj de la 18a jc; kion ili atingas en la vivo k en la socia graveco Z.
Vivanta en socio: homo, same kiel abelo aŭ termito, estas socia animalo.
= sociala.
sociano. Membro de socio.
sociigo 🅢 Socia procezo, dum kiu novnaskita infano iĝas membro de iu komunumo pere de internigo de sociaj normoj k formado de sentoj pri «mi» k «ni».
sociolog3o. Specialisto pri sociologio.
sociologi1o. Scienco, esploranta la fenomenojn k leĝojn de kreado, evoluado k malaperigado de sociaj strukturoj (socio, nacio, laboro, proprieto, kulturo k.a.)
sociologia. Rilata al la sociologio: sociologia leĝo.
fitosociologio. Scienco pri la vegetaĵaj kunaĵoj, pli speciale asocioj.