PIV · 14466
★sobr/a
★sobr/a
1 Modere trinkanta k manĝanta: sobra servistino, studento; episkopo devas esti sobra N.
2 ☆ ♧ Evitanta ĉiajn superfluaĵojn: sobra stilo; sobra arkitektura dekoracio.
3 (f) Senpasia, senpartia, singarda pri siaj emocioj: sobra kritikisto, juĝisto; ĉiu sobre rigardanta homo povas tuj rimarki, ke […] Z.
sobreco. Eco de iu, io sobra:
1 kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras Z;
2 estas en liaj pentraĵoj granda sobreco de koloroj;
3 mi ŝatas la sobrecon de liaj opinioj.
sobrigi. Fari iun sobra: la proksimeco de la danĝero tuj sobrigis lin.
★malsobra
1 Nemodere trinkanta k manĝanta: malsobra fiakristo; (f) malsobra polemiko.
2 (ark.) Ebria.