← Reen al S

PIV · 14470

Socin/o

Socin/o. Nomo de du italaj teologoj, kiuj malakceptis la dogmon de la Triunuo (Lelio Sozzini, 1525−1562, Fausto Sozzini, 1539−1604).
Socinano. Ano de la doktrino de Socinoj.
Socinismo, Socinanismo Movado, fondita de Socinanoj, el kiu en la 19a jc originis la unitariismo.