PIV 2020 · 15454
tele/
tele/ Ⓣ Pref., signifanta: «aganta trans granda distanco sen substanca transportado, sed precipe per elektro aŭ elektromagnetaj ondoj»: telekonduki aviadilon; telekomuniko; telegvidado; teleobjektivo; telepresilo; teletajpilo; telemekaniko; telefoto, televido.
teleskop2o
1 ⚓ Speco de granda lorno (refrakta teleteleskopo), kies tuboj enŝoviĝas unu en la alian.
2 🔭 ☐ Optika instrumento (reflekta teleskopo) por observi astronomiajn objektojn, kiu kolektas ilian lumon per konkava spegulo, gvidas ĝin per aldonaj speguletoj ĝis okulario por pligrandigi ilian bildon: la teleskopo de Monto Paranal estas 8 m diametra; elektrona teleskopo (en kiu la lumradioj estas anstataŭataj de elektronfluoj). ☞ lorno.
teleskopa
1 🔭 Rilata al la astronomia teleskopo: teleskopa observado; teleskopa stelo (tiel malmulte lumanta ke ĝin oni povas vidi nur per teleskopo).
2 Ⓣ Tia, ke ĝiaj diversaj elementoj enŝoviĝas unu en la alian, kiel la tuboj de teleskopo 1: teleteleskopa tripiedo, fiŝkano.
radioteleskopo🔭 Radioricevilo, en kiu la kaptataj ondoj (inter kelkaj mm ĝis 20 m longaj) estas fokusigataj per parabola spegulo el dratreto, je kies fokuso estas anteno kunigita kun registra ricev-aparato).