← Reen al P

PIV 2020 · 11578

★pajl/o

pajl/o. Aro da sekigitaj tigoj k folioj de kultivplantoj, precipe grenspecoj sengrajnigitaj: sekala, riza, lina pajlo; garbo da pajlo; sen fajro ne brulas eĉ pajlo Z; kiel pajlo estas dispremata en sterka koto X; (f) faradi brikojn sen pajlo (voli labori sen la necesaj rimedoj: ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj X); disigi la grenon de la aferoj disde la pajlo de la vortoj. kulmo, stoplo.  pajlobudo, pajlohomo, pajloŝtopi.
pajla. Konsistanta el pajlo: pajla ĉapelo, tegmento; seĝoj kun kavigita pajla reto Z; la edzino fariĝis pajla (provizora) vidvino Z.
pajlaĵo. Sternaĵo el pajlo, servanta por kuŝi.
pajlero. Unuopa tigo el pajlo: ili estu kiel pajlero antaŭ vento! X; trinki per pajlero; ŝalmo; (f) alkroĉi sin al pajlero.
pajlokolora. Flava kiel pajlo.