← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15082

★ŝalm/o

ŝalm/o
Kano, kavigita k borita per kelkaj truoj, per kiu muzikis antikvaj paŝtistoj.
Primitiva formo de fluto aŭ klarneto, kun anĉo k truoj.
Tubeto, vegetaĵa aŭ artefarita, per kiu oni suĉas likvon: komunia ŝalmo; ŝalmo por koktelo.
Duobla tubo, per kiu, kombinante brulgason, hidrogenon aŭ acetilenon, kun oksigeno, oni povas ŝprucigi sur difinitan k malvastan lokon tre varmigan flamon, ebligantan luti, veldi aŭ fandi metalojn.
= kulmo.
Pajnoŝalmo. Antikva muzikilo, konsistanta el serio da diverslongaj kanoj.
sakŝalmo 𝅘𝅥𝅰 Blovinstrumento, konsistanta el leda sako kiel aerrezervujo k el pluraj ŝalmoj, uzata de ĉiuj keltodevenaj gentoj (skotoj, Irlandanoj, kimroj, bretonoj k galegoj). Sin. sakfluto.
suĉoŝalmo. Ŝalmo 3.