PIV 2026 · Artikolo 5186
giĉeto
giĉeto
1 fenestro por interparolado aŭ transdonado: giĉeto de biletejo en stacidomo giĉeto de pordo en mallibereja ĉelo giĉeto de konfesbudo Sin. fenestreto 2. ➞ luko 1.
2 ESPO ĉe kongreso budo, tablo, k.s. por interparolado aŭ transdonado: la atendovico ĉe la ekskursa giĉeto estis longa OE UEA ofertis al ni du giĉetojn kun la suma longo ĉ. 5 metroj OE dum unu tago funkciis la speciala libera budo, la tiel nomata «faka giĉeto», kiun ses fakaj asocioj uzis RE! la koreaj volontuloj ĉe la giĉetoj pretis doni informojn RKK ➞ informobudo.