PIV 2026 · Artikolo 9611
1luko
Derivaĵoj en la artikolo 3
1 luko
1 en tegmento, plafono aŭ kelo aperturo por enlasi lumon, ordinare vitrita aŭ kradita: mansarda luko Sin. lumluko. ➞ bovokulo, vazistaso.
2 en la ferdeko de ŝipo aperturo fermebla per pordo aŭ tabuloj, ebliganta eniron en la holdon. Sin. holdoluko.
3 en la strato, sur trotuaro k.s. aperturo fermita per kovrilo, ebliganta al metiisto malsupreniri en kloakon aŭ subteran galerion. ➞ homtruo, kloakaperturo.
luketo malgranda luko en pordo, tra kiu oni povas ekvidi la personon, kiu sonoris.
holdolukoluko 2.
lumluko luko 1.