← Reen al F

PIV 2020 · 4412

★ferdek/o

ferdek/o Planko, el ligno, ŝtalo kc, etendiĝanta de unu flanko de la ŝipo al la alia k kovranta la tutan kavon de la ŝipo, aŭ formanta unu el la diversaj etaĝoj: supra, meza, malsupra, orlopa ferdeko; promena ferdeko; poba, prua (duon)ferdekoj; duferdeka, triferdeka ŝipo.  luko.
ferdeka. Rilata al ferdeko.
ferdeki (tr) Konstrui ferdekon super la kavon de barko, ŝipo ktp.
interferdeko. Spaco inter du ferdekoj.
senferdeka. Havanta neniun ferdekon.
surferdekiĝo. Ago, per kiu aviadilo metas sin sur la ferdekon de ŝipo.
subferdeko. Ordinare la loko, kie loĝas la triaklasaj veturantoj.
flugferdeko. En la aviadilportaj ŝipoj, la ferdeko, de kiu ekflugas la flugmaŝinoj.
pontferdeko 🏢 La fermuntaĵo, kiu en ponto subportas la plankon, sur kiu iras la cirkulantaro.
pobferdeko. La plej malantaŭa k supra ferdeko, iranta de unu rando al la alia, k kovranta ĉ. la kvaronon de la ŝipsurfaco.