PIV 2026 · Artikolo 1663

barbareo

Litero B

barbareo BOTA herbo kun flavaj floroj en apeksaj grapoloj kaj kun longa kvarflanka silikvo. genro Barbarea ➞ brasikaco.
ordinara barbareo barbareo el Eŭropo kaj Azio, kultivata por vintrokreso. specio Barbarea vulgaris
printempa barbareo barbareo el okcidenta Eŭropo kaj Makaronezio, kultivata por vintrokreso. specio Barbarea verna