PIV 2026 · Artikolo 13932

★sceptro

Litero S★ Fundamenta

★ sceptro
1 komanda bastono, plej ofte el multekosta materialo kaj kun ornamoj, simbolo de la reĝeco: la reĝo etendis al Ester la oran sceptron kaj Ester ektuŝis la pinton de la sceptro MT (figurasence) vi disbatos ilin per fera sceptro MT Sin. regbastono.
2 (figurasence) la reĝa potenco mem: Margareto unuigis la Skandinavajn regnojn sub unu sceptro Z ➞ krono 1.