← Reen al S

PIV · 13931

★scen/o

scen/o
🎭 Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aŭ (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aŭ eliro de roluloj: en la 3a sceno de Akto IIa; la sceno de la balkono en «Romeo k Julieta»; la tuta sceno estas parolata per mallaŭtigita voĉo Z; nokta sceno Z; muta sceno Z.
(f) Priskribo kun pli-malpli abrupta komenco k fino, de parto de ies vivo ks: scenoj el la Bohemia vivo, el la vivo de ekleziulo; verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo Z.
(f) Okazo eksterordinara, emocia, interesa, kiu povus esti la temo de teatra prezento: M. observis la detalojn de la sceno, kiu havis rilaton kun ŝia propra situacio Z; la rabeno trankvile observis tiun scenon Z; la strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan k tumultan Z; (aparte) la edzino faris scenon (de akraj riproĉoj) al la edzo B.
(ark.) = scenejo: (patosa parolo, kiu) neniam estis donata sur la sceno Z; oni aŭdas pafojn post la sceno Z; (f) mia persono tute foriras de la sceno Z.
scena. Rilata al scen(ej)o: scenaj akcesoraĵoj; la scena arto.
scenaro. Detala redaktaĵo de la diversaj scenoj de teatraĵo, filmo ks.
scenaristo. Verkisto de filmaj scenaroj.
scenejo
Parto de teatro, kie la aktoroj ludas antaŭ la publiko: Anna […] enkuras sur la scenejon Z; A., Kl., K., sidante en la profundo de la scenejo Z; ŝi postulis, ke oni ankaŭ ekster la scenejo honoru ŝin kiel reĝinon Z; tiu okazo ŝovis la demandon pri E. sur la randon de la scenejo. kuliso, dekoracio.  planklumoj, lumrondo.
Loko de la agado: la scenejo estas en Madrido; la scenejo de la katastrofo troviĝas apud la rivero D.; la scenejo de la krimoj.
antaŭscenejo. Parto de la scenejo, inter la kurteno k la orkestro. Sin. proscenio.
enscenigi. Aranĝi por la teatra prezentado aŭ por la filmofotado: (f) li enscenigis al vi belan surprizon.
enscenigisto, surscenigisto. Reĝisoro.
retrosceno 🎭 📷 Plano aŭ sekvenco, kiu montras epizodon, okazintan antaŭ la tempo de la teatra aŭ filma ĉefintrigo.
tabulscenejo. Primitiva scenejo, farita el simplaj tabuloj sur stabloj, dum foiraj prezentadoj ks.