PIV 2026 · Artikolo 13296
reĝisoro
reĝisoro SPEK FOTO persono, kiu respondecas pri la enscenigo de teatraĵo aŭ filmo kaj direktas la ludon de la aktoroj. Sin. enscenigisto, surscenigisto. ➞ direktoro, inspektoro, produktoro, rekvizitoro.
reĝisori tr enscenigi 2.
helporeĝisoro dum farado de filmo asistanto, kiu administras la horplanon, kunordigas la aktorojn kaj komunikiĝas inter la reĝisoro kaj la aliaj dungitoj. ➞ inspektoro 2.