← Reen al R

PIV · 13295

reĝim³o

reĝim3o
Σ Sistemo, laŭ kiu estas regata iu regno: parlamenta, diktatora reĝimo.
🅢 Sistemo, laŭ kiu estas administrata ia organizo: reformi la ekonomian reĝimon; (f) la seka reĝimo (en Usono, kiam alkoholo estis malpermesita).
La kondiĉoj, karakterizantaj la funkciadon de maŝino aŭ aparato, aŭ de cirkvito, aŭ de riverfluo en difinita momento: majuskla reĝimo (de klavaro); interaga, taskvica reĝimo (de komputilo); enŝova, superskriba, linifalda reĝimo (de redaktilo); grafika reĝimo (de presilo).
La kondiĉoj, laŭ kiuj okazas manipulado k transporto de varoj: vagonkargo laŭ ordinara reĝimo, pecvaroj laŭ akcelita reĝimo.
bremsreĝimo 🚂 Tuto de la kondiĉoj, karakterizantaj la funkciadon k efikecon de aerbremso: bremsreĝima ŝanĝilo.