PIV 2020 · 13294
★reĝ/o
★reĝ/o
1 Dumviva, plejofte hereda regnestro, kies titolo estas malpli altranga ol tiu de imperiestro: estis iam reĝo, oni nomis lin Knut Z; la reĝo de Danujo; la Suno-reĝo (alnomo de Ludoviko la 14a de Francio); la Reĝo de la reĝoj (titolo de pluraj orientlandaj monarkoj); la festo de la Tri Reĝoj (Epifanio); la reĝo Ŝtipo (tipo de nenifara registo); de nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos Z.
2 La plej grava, forta aŭ potenca ulo en sia speco: li fariĝis la reĝo de la festo Z; la reĝo de la orgeno, la granda romantikisto, Weyse Z; la reĝo de la alumetoj, de la ŝtalo, de l’ petrolo (ĉefa industriestro); reĝo de la friponoj Z; (f) la reĝo de la birdoj (la aglo), de la bestoj (la leono).
3 ♠ Ĉefa ŝakfiguro, kiu devas esti ŝirmata kontraŭ mato: la nigra, la blanka reĝo.
4 ♠ Ludkarto, surhavanta bildon de reĝo k ranganta super damo.
Reĝoj ב Titolo de du libroj.
★reĝa
1 Apartenanta al reĝo: la reĝa krono; la reĝaj palacoj B; dando el reĝa hundejo Z; via reĝa moŝto Z.
2 Tia, ke ĝi povus taŭgi por reĝo: reĝa lukso; (f) reĝa tigro (de plej granda speco); Ⓚ reĝa akvo.
3 Rilata al reĝo 3: reĝa ĉevalo, turo (metitaj sur la flanko de la reĝo ĉe la komenco de la ludo).
4 Rilata al reĝo 4: reĝa kvaropo, serio.
reĝe. En reĝa maniero: li kondutis vere reĝe; en la ŝipo ĉio estis aranĝita reĝe Z; li estos rekompencita reĝe Z.
★reĝi (ntr)
1 Esti reĝo: Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis super 127 landoj X; Ludoviko la 14a reĝis 72 jarojn; en Britujo la reĝo reĝas, sed ne regas; (f) inter blinduloj reĝas la strabuloj Z; super ni reĝas ia neŝanĝebla fatalo Z; se nur ne reĝus la malsaĝa kredo, ke […] Z.
reĝado. Stato k regado de reĝo: en la tria jaro de lia reĝado, li faris festenon X; sub la reĝado de….
reĝeco. Eco, titolo k rango de reĝo: privilegioj rezervitaj al la reĝeco.
★reĝido, reĝidino. Ido de reĝo: la filoj, nepoj k pranepoj de reĝo estas reĝidoj Z; Hamleto, reĝido de Danujo Z; virgulinon tre belan la reĝido karesis Z; estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino Z; reĝidino sur pizo Z (Andersena fabelo).
reĝino
1 Virino, kiu reĝas: la reĝino de Anglio, de Nederlando.
2 Virino, kun kiu reĝo edziĝis en oficiala maniero: ilia patro, kiu estis reĝo super la tuta lando, edziĝis kun malbona reĝino Z; (f) li elektis al si inter la knabinoj sian reĝinon Z.
3 ♉ Ino de socie vivantaj insektoj (abeloj, burdoj, formikoj, termitoj, vespoj), kapabla produkti k fekundigitajn k nefekundigitajn ovojn.
4 = damo 4 k 5.
reĝinedzo. Edzo de reĝanta virino, ne partoprenanta en ŝia reĝado.
reĝlando, reĝolando. Lando regata de reĝo: mi salutas la saksan reĝlandon Z.
eksreĝiĝi. Abdiki.
interreĝado. Tempospaco inter du reĝadoj.
vicreĝo. Registo, havanta la reĝan povon en granda kolonio, provinco ks: ♜ la vicreĝo de Hindujo. ☞ regento.
birdreĝo. Sp. de troglodito 2 (T. troglodytes).
herbejreĝino. Ulmario.