← Reen al K

PIV · 8089

koloni¹o

koloni1o
Sendependa civito, fondita de grupo da helenaj elmigrintoj.
Garnizono de eksmilitistoj, instalita de la Romaj regantoj en konkerita teritorio, kiun ili tenis en submetiĝo k kies plej bonajn kampojn ili rekvizicie ekspluatadis: multaj modernaj urboj devenas de romiaj kolonioj, k eĉ konservas ties nomon, ekz. Kolonjo.
Teritorio okupita, administrata k ekspluatata de ŝtato ekster siaj landlimoj, ofte transmare: establi, fondi kolonion; la kolonioj de la Brita Krono; Siberio estis la unua rusa kolonio. protektorato.
Aro de la samnacianoj, instalitaj en tia teritorio: kolonio de Aŭstraliaj elmigrintoj en Paragvajo.
Aro de samnacianoj, loĝanta en alinacia urbo aŭ regiono: la germana kolonio en Parizo; la irlanda kolonio en Nov-Jorko; la italaj kolonioj en Usono.
Aro de personoj aŭ bestoj sammaniere k kune vivantaj: kolonio de pentristoj; kolonio de abeloj, de paseroj.
Kunaĵo de unu- aŭ plur-ĉelaj, interrilataj individuoj de la sama sp., ĝenerale havanta pli-malpli difinitan formon: kolonio de cianobakterioj, unuĉelaj algoj, briozooj.
Amaso de samspecaj bestoj sur unu loko: ovkolonio, larvkolonio.
🔬 Aro de mikroboj, kiu kreskas el punkto de solida kultivmedio k ĝenerale aspektas kiel ronda makulo rekonebla pro sia konsisto k koloro; tiu ĉelaro devenas el ĝenerale nur unu praĉelo. kultivaĵo, klono.
kolonia. Rilata al kolonio: koloniaj militoj; kolonia ministerio.
kolonii (tr) Fondi kolonion en teritorio: Angloj k Francoj samtempe koloniis Nord-Amerikon; (f) tiu planto kolonias novan teritorion.
koloniado. Ago de tiuj, kiuj kolonias: la koloniado de Afriko daŭris plurajn jarcentojn.
koloniano. Ano de kolonio 4.
koloniiĝi. Iĝi kolonio: Anglujo koloniiĝis de la Normandoj.
koloniismo. Ekonomia sistemo, kiu bazas la prosperon de regno sur la ekspluatado de ĝiaj kolonioj. imperiismo.
koloniisto. Partiano de koloniismo.
rekolonii (pp vivuloj) Ree kolonii biotopon, kies biocenozo estis parte aŭ tute detruita ekz. de incendio, vulkana elsputo, poluado.
kontraŭkoloniismo. Politika movado opozicia al koloniismo.