← Reen al K

PIV 2020 · 7908

klon⁹i

klon9i (tr) Estigi ĉelaron aŭ individuaron, kies ĉiuj ĉeloj aŭ individuoj estas genare identaj, ĉar devenantaj el la sama ĉelo aŭ individuo. reprodukti, multobligi.
klono. Ago kloni k ties rezulto, t.e. ĉelaro aŭ individuaro: klono de bakterio, de kultivoformo de terpomo. stamo.  klonuso.
klonado. Agado kloni.
klonaĵo, klonano, klonulo. Individuo ricevita per klonado.
unuklonaj (pp antikorpoj) Produktitaj de ĉelaro, devenanta el nur unu ĉelo.