PIV · 2802
dam/o
dam/o
1 Nobela sinjorino: Ramzeson sekvis kvar damoj B.
2 Honora nomo, per kiu la Mezepokaj kavaliroj, k poste la poetoj indikis sian korestrinon: kiel fianĉo servis li al sia damo G; ho dam’ de l’ virto, ordono via donas tian ravon, ke ĝin obei tuj jam ŝajnas tarde K; batali por sia damo; ŝi estis la damo de liaj pensoj; ✞ Nia Damo (la Virgulino Maria).
3 ♠ Duobligita disko ĉe la damludo: ricevi damon.
4 ♠ Ĉe la kartludoj, figuro de reĝino: la kera damo Z.
5 ♠ Ŝakfiguro, kiu moviĝas kiel kuriero k kiel turo.
★damoj. Damludo: ludi damojn Z.
damigi ♠
1 Ŝanĝi diskon en damon. ➞ dampeco.
2 (analoge) Ŝanĝi ŝakpecon en damon aŭ en alian figuron.
honordamo. Nobelino regule servanta ĉe reĝino aŭ princino.