← Reen al D

PIV · 2801

Dalton/o

Dalton/o. Angla fizikisto k kemiisto (J. Dalton, 1766-1844).
daltono. Unuo de maso, precipe uzata de biokemiistoj; simb: Da; difino: 1 daltono = 1/12 de la maso de unu atomo de C12 (nuntempa valoro: 1,66 × 10-27 kg).
daltonismo Z Hereda anomalio en la perceptado de la koloroj, precipe nekapablo distingi inter la verdo k la ruĝo. kolorblindeco.
daltonulo. Individuo trafita de daltonismo: Daltono estis daltonulo.