PIV 2026 · Artikolo 855

anono

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. anonac/o
  2. mol1/dorn/a anono
  3. skvam/a anono
anono BOTA arbo aŭ trunkarbusto, kun unuopaj aŭ malmultopaj floroj kaj kun fruktoj (pluroblaj beroj) devenantaj el la kuniĝo de po multaj karpeloj; tropika planto el Afriko kaj Ameriko, pluraj specoj estas kultivataj en la tropikaj regionoj por manĝeblaj fruktoj, i.a. ĉerimolio, graviolo kaj sukerpomo. genro Annona ➞ anonaco.
anonaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas anono. membro de la familio Annonaceae (anonacoj)
mol1dorna anono graviolarbo.
skvama anono sukerpomarbo.