← Reen al S

PIV · 15035

★suspekt/i

suspekt/i (tr)
Sen pruvo certa inklini akuzi pri io: suspekti iun pri ŝtelo Z; tiele min suspekti, min, kiu estas la senkulpeco mem! Z; vi ne suspektas la fidelulojn de la sola Dio, ke ili kredas je la sankteco de bestoj? B.
Akcepti la eblecon aŭ probablecon de io malbona: kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu Z; oni suspektos ian kaŝitan kaŭzon, eble malpacon inter ni Z; oni povos diri, ke la firmo pagas al mi pro iaj suspektataj celoj Z.
Duonkredi laŭ ŝajnoj, imagi sen granda certeco: li suspektis, ke oni volis lin trompi B; oni suspektos, ke mi ne havas sufiĉe da kuraĝo, por defendi miajn ideojn Z; ĝi ne suspektis, ke mi estas ĉi tie Z; mi suspektis, ke vi estis venonta Z; sen tiuj pomarboj oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno Z; la rozoj ne suspektis, ke ili estas belegaj Z; neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie Z. supozi.
suspekto. Opinio de iu, kiu suspektas: veki suspekton; mi ne scias, kien la suspekton mi devas nun direkti Z; suspekto pruvon ne egalas Z; peza atmosfero, plena de atakoj k suspektoj Z; ĝis la lasta momento ni ne havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon Z; tio povus enkonduki nian aferon en suspekton ĉe la registaroj Z.
suspekta. Tia, ke oni suspektas ion malbonan: lia najbareco tuj estis por mi suspekta Z; de kiam la afero ekŝajnis al vi suspekta? Z; vi ĵetas sur min suspektajn aludojn Z; mi trovas suspekta la aŭtentikecon de tiu dokumento.
suspektema. Inklina suspekti: mi malamas suspektemajn edzojn Z; sub la impreso de la leteroj de P. k G. mia suspektemeco malaperis Z.
suspektigi. Fari iun aŭ ion suspekta: lia mensogo tuj suspektigis lin pri la murdo.
suspektinda. Tia, ke li, ŝi, ĝi meritas esti suspektata: la konduto de s-ro de Beaufront ŝajnas al mi tre suspektinda Z; por ke oni ne vidu en tio ion suspektindan Z; suspektinda silento B.
nesuspektebla. Tia, ke oni ne povas suspekti lin, ŝin aŭ ĝin: la edzino de Cezaro devas esti nesuspektebla.
sensuspekte. Sen ia suspekto, fidante.