PIV 2026 · Artikolo 6228

★hotelo

Litero H★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. hotela
  2. hotelestr/o
  3. hotelist/o
★ hotelo
1 domo, kie vojaĝantoj povas pagante loĝi kaj eventuale ankaŭ manĝi: estus al mi tre agrable, se ni povus loĝi ambaŭ en la sama hotelo Z mi proponis, ke ŝi reiru al sia hotelo kaj dormu CPi ➞ gastejo, restoracio.
2 HIST en Francujo en la 17–18aj jc vasta kaj luksa urba domo posedata de nobelo aŭ riĉa burĝo: loĝanta en Parizo, en sia hotelo de la Grenela strato, la mastro venis en sian bienon nur unufoje dum la jaro HVa
hotela rilata al hotelo(j): hotela industrio hotela lernejo
hotelestro hotelisto.
hotelisto posedanto aŭ administranto de hotelo. Sin. hotelestro, hotelmastro.