PIV · 8380
kontrast¹o
kontrast1o
1 Malsameco de du objektoj aŭ ideoj, kiuj reciproke pli klare distingiĝas pro la apudmetiĝo mem: kontrasto de la ombro k de la lumo; ĉiu kontrasto vekas atenton; kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte kiel mi Z; ili estis samopiniaj, nur ilia eksteraĵo prezentis grandajn kontrastojn Z; frapantaj kontrastoj Z; la basulo por kontrasto enmurmuris profundajn tonojn Z.
2 📖 Proporcio inter la larĝoj de la plej k malplej dikaj strekoj de tiparo: tipara familio kun forta tipara kontrasto; senserifaj k tajpecaj tiparoj havas minimuman kontraston. ☞ pezo, klasika.
kontraste al, kontraste kun. Prezentante kontraston kun.
kontrasti (tr aŭ kun) Reliefe distingiĝi de alia objekto proksima; esti en kontrasto kun: (ŝia) frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj Z; ringo […] kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo Z; ŝia eta figuro akre kontrastis la fonon ŝin ĉirkaŭantan B; la vesperan silenton kontrastas la movo de lia mano JC.
kontrastigi. Fari, ke du objektoj kontrastu.