← Reen al I

PIV · 6503

★indiferent/a

indiferent/a
(io) Prezentanta nenian motivon por prefero, por intereso: prenu ĉi tiun aŭ alian libron, la elekto estas indiferenta por mi; de post la morto de lia filo ĉio fariĝis indiferenta por li; bagatelaj detaloj tute indiferentaj; la pronomon «li» ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta Z; la opinio de la publiko estas indiferenta por multaj artistoj. egala, ekvilibro, sendiferenca.
(iu) Montranta nenian preferon, intereson pri iu aŭ io: kiel resti indiferenta antaŭ tiaj mizeroj?; indiferenta por Z, kontraŭ Z io; artikoloj povas esti akceptataj de indiferentaj gazetoj nur tiam, se […] Z; aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko Z; li rigardis la spektaklon kun indiferentaj okuloj. apatia, flegma, glacia, inerta, malvarma, senzorga.
indiferente
Tute same, tutegale, senprefere: li indiferente traktas plej diversajn aferojn; oni povas preni la kuracilon antaŭ aŭ post la manĝo, indiferente.
Ne sentante intereson: indiferente vidi la fremdan mizeron; lasi ĉion indiferente al la decidoj de Hachette Z; indiferente rilati al la poezio.
indiferenteco. Eco de iu indiferenta: rompi la indiferentecon de la publiko.
indiferentismo. Sistema indiferenteco pri sociaj (politikaj, religiaj ks) aferoj.