← Reen al I

PIV · 6504

indig⁴o

indig4o Malhelblua kolorilo, pasintece ekstraktata el indigujo, nuntempe sinteze preparata, heterocikla, C16H10O2N2: indigaj koloriloj. vajdo 2.
indiga. Indigokolora.
indigoida Havanta la funkcian grupon OC-C=C-CO.
indigujo, indigoplanto 🍁 (kn) Planto de la g. indigofero, uzata en la produktado de indigo. indigofero.
indigozido Glukozido de indigujo, hetero-ducikla, C14H17O6N, 3H2O, bazo de indigo.
indigozidazo Enzimo, kiu malkomponas indigozidon.