PIV 2026 · Artikolo 6505
★indigni
Derivaĵoj en la artikolo 7
★ indigni ntr senti koleron pro ago aŭ konduto konsiderata kiel malestiminda, nejusta aŭ malnobla: ni indignas nur kontraŭ tiuj personoj, kiuj penas kaŭzi malordon inter ni Z mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj MT indigni pro maljusta akuzo indigni pri maljusta akuzo la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis NT iuj indignis inter si NT
indigna esprimanta indignon: indigna tono indigna rigardo indigna gesto
indigne kun indigno: forĵeti indigne malhonestan proponon
indigno sento de iu, kiu indignas: mi ne povas ne esprimi mian indignon per granda indigno Mi indignas MT
indigniga kaŭzanta indignon: mi ne volas paroli pri la diversaj indignigaj rimedoj, kiujn ili uzis Z
indignigi kaŭzi indignon al iu: via agado indignigas ĉiujn kontraŭ vi Z la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon MT
indignindaĵo ago inda je indigno: kiel! pacienci post tiaj indignindaĵoj! Z
ekindigni komenci senti indignon: Dio forte ekindignis kontraŭ Izrael MT