PIV 2026 · Artikolo 6506

indigofero

Litero I

indigofero BOTA planto, tufarbusto, arbusteto aŭ plurjara herbo, kun duspronaj floroj en spikoj aŭ akselaj grapoloj, kaj kun guŝoj unusemaj; el la varmaj regionoj, pluraj specoj kultivataj por ornamo kaj tri por la produktado de indigo. genro Indigofera ➞ fabaco, anilo, indigoplanto.