PIV 2026 · Artikolo 4595

★flegmo

Litero F★ Fundamenta

★ flegmo
1 karaktero indiferenta, ne ekscitebla de emocioj.
2 indiferenteco aŭ nesentemo: diskuti kun flegmo
3 (arĥaismo) = limfo. ➞ galo 1.
flegma prezentanta flegmon: flegma nordulo flegmaj vortoj ne estu ankaŭ tro flegma, sed lasu vian propran senton esti via gvidanto Z
flegmulo homo flegma: al flegmuloj ne mankas pretekstoj por fari nenion OE