PIV 2020 · 9409
limf⁹o
limf9o
1 ❤ (lympha) Flava aŭ senkolora likvo, konsistanta el akvo, proteinoj, lipidoj k.a., enhavanta leŭkocitojn k cirkulanta en vaskuloj (limfovaskuloj) tra la tuta organismo: limfo transportas al la sango grasojn de la intesto, proteinojn el la histoj ktp. ☞ interĉela likvo. ➞ limfopoezo.
2 (evi) = sevo.
limfa. Rilata al limfo aŭ enhavanta limfon: limfaj vaskuloj (limfovaskuloj).
limfoida. Aspektanta kiel limfo k limfonodoj: limfoida histo (retikula konektivo propra al la limfoidaj organoj, limfonodoj, lieno, tonsiloj, timuso ktp).