PIV 2020 · 3669
ekvilibr²o
ekvilibr2o
1 Stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova; egalpezo: ekvilibro de pesilo; ekvilibro de flosanta korpo; firma, nefirma ekvilibro; esti en ekvilibro; rompi ekvilibron; la sinjorino, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron Z; ili penis per la flugiloj teni sin en ekvilibro Z; indiferenta ekvilibro (tia, ke la objekto povas okupi ĉiujn poziciojn). ☞ labila, stabila.
2 Stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo.
3 Ⓚ Stato de sistemo de korpoj, kies konsisto ne ŝanĝiĝas pro ekzisto de du inversaj, samrapidaj reakcioj: acidalkala ekvilibro (ekvilibro inter acidoj k alkaloj en solvaĵo).
4 (f) Bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj: ekvilibro de spirito, de humoro Z; estigi ekvilibron inter enspezoj k elspezoj; ekvilibro de la buĝeto; politika Eŭropa ekvilibro.
ekvilibra. Rilata al ekvilibro: ekvilibra pozicio; ekvilibra konstanto.
ekvilibri (ntr) Esti en ekvilibro.
ekvilibrigi. Meti en staton de ekvilibro: ekvilibrigi buĝeton.
ekvilibrilo. Stango, kiu servas por ekvilibrigi ŝnurdanciston.
ekvilibrismo. Arto de ekvilibristo.
ekvilibristo. Cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj. ☞ ŝnurdancisto, ĵonglisto.