← Reen al Ĵ

PIV · 7017

★ĵongl/i

ĵongl/i (ntr)
Lerte ĵeti en aeron diversajn objektojn k rekapti, por ilin tuj reĵeti.
Prestidigiti.
(f) Lerte uzi, manipuli ion abstraktan: ĵongli per la rimoj, per la argumentoj.
ĵonglado. Agado, arto de tiu, kiu ĵonglas.
ĵonglaĵo. Io, per kio iu ĵonglas: vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al Dio! Z.
ĵonglisto. Artisto, kiu ĵonglas en cirko ktp. iluziisto, sorĉisto.
forĵongli (tr) Lerte malaperigi ion el la vido de la rigardantoj, ne lasante vidi kiel.