← Reen al S

PIV · 14553

★sorĉ/i

sorĉ/i (tr)
Fari ritan agon, per kiu oni klopodas influi ies sanon, sorton ks, per la helpo de supernaturaj fortoj: sorĉi iun beston B; la pudelo estis sorĉita; li minacis sorĉi la tutan gregon; li sorĉis min sovaĝa urso B; (abs) li ne trovis rimedon, k tial li devis sorĉi Z. envulti.
(f) Ravi per ia neracia, nerezistebla logo: la belulino sorĉis ĉiujn per sia ĉarma rideto B; ili estis sorĉitaj de tiu elokventeco.
sorĉo
Procedo, uzata por sorĉi k ties rezulto: ŝi sciis, ke sur la terura infano kuŝas sorĉo Z; terura sorĉo estas sur ĝi Z; kanto, kiu povus forigi la sorĉon Z; tie la sorĉo dissolviĝos Z; (malfeliĉoj) trafos vin, malgraŭ viaj multaj sorĉoj, malgraŭ la granda forto de viaj magiaĵoj X. sorĉarto.
Nekomprenebla, nerezistebla allogo: la sorĉo de la formo lin senprudentigis Z.
sorĉa. Tia, ke ĝi sorĉas: en la vino troviĝis ia sorĉa forto Z; per ia sorĉa povo li sin aliformigis; (f) la sorĉa rapideco de la lumo.
sorĉe. Per sorĉo: li sorĉe plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo k kuko Z; (f) grandaj, sorĉe ridetantaj okuloj.
sorĉado. Uzado de sorĉoj: se li ne povis tion havi simple, li prenis ĝin per sorĉado Z.
sorĉaĵo. Konkreta rezulto de sorĉo: kun sia abomeninda sorĉaĵo ŝi tie sidas! Z; pensante, ke nova pereiga sorĉaĵo blindigas liajn okulojn Z; (f) trans stepoj k montoj la flugila penso ekrapidis al la malproksima okcidento, montrante al mi verajn sorĉaĵojn B.
sorĉisto, sorĉistino
Homo sperta en sorĉado: sorĉisto, potenca en la sekreta arto Z; la sorĉistoj ne povis teni sin antaŭ Moseo X; sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj X. ŝamano, divenisto, magiisto.
En mezepokaj kristanaj landoj, homoj – plej ofte virinoj –, kiujn oni akuzis pri kulto al Satano k sorĉado per ties helpo: la veturo de la sorĉistinoj sur balaila bastono Z; ŝi ekvidis rondeton da malbelaj sorĉistinoj, kiuj […] fosis en la freŝajn tombojn Z; tiam oni forbruligis la sorĉistinojn; 🍁 balailo de sorĉistinoj (Sin. fefasko).
desorĉi. Forigi la sorĉon.
elsorĉi. Eligi per sorĉo: el la citrolo la feino elsorĉis belan kaleŝon; (f) mirindan mondon da tonoj li elsorĉis el sia instrumento Z.
ensorĉi
Enmeti per sorĉo: li malfermis la fornon, kie li ekvidis bonegajn manĝaĵojn, kiujn lia edzino tie kaŝis, sed pri kiuj li pensis, ke la sorĉisto tien ilin ensorĉis Z.
(f) Sorĉi 2: iliaj ĉarmaj trajtoj de vizaĝo strange ensorĉas niajn korojn Z; dolĉa ensorĉanta voĉo Z; li estis ensorĉita de tiu mirinda apero.
ensorĉiteco. Stato de iu, io ensorĉita: kun tio malaperis la tuta ensorĉiteco Z.
prisorĉi. Sorĉi 1: la malbela rano kun la prisorĉita korpo Z.
rigardsorĉi. Sorĉi per malica rigardo.  malicokula.
transsorĉi. Transformi per sorĉo.