← Reen al S

PIV · 14552

sorbus/o

sorbus/o 🍁 G. (Sorbus el rozacoj) de falfoliaj arboj, arbustoj k arbustetoj kun folioj simplaj (alizujoj) aŭ plume kunmetaj (aliaj sp-oj), kun blankaj floroj en apeksaj korimboj k kun fruktoj (drupoj nomataj sorpoj), ĝenerale similaj al beroj, malofte al malgrandaj sovaĝaj piroj ( kurmo); ĉ. 195 sp-oj, N-hemisferaj, pluraj kultivataj por ornamo, pli malofte por fruktoj, i.a.:
adstringa sorbuso (S. torminalis), el Eŭropo, U Azio k N Afriko, kun neegale k pinte 5−9-lobaj, segildentaj folioj, ambaŭflanke verdaj k senharaj;
birdokaptista sorbuso (S. aucuparia), el U Eŭropo, kun plume kunmetaj folioj, pororname kultivata, pasintece plantata de la birdokaptistoj por ruĝaj sorpoj tre ŝatataj de la birdoj;
blanka sorbuso (S. aria), el Eŭropo, kun larĝe elipsaj, segildentaj, 5−12 cm longaj folioj malsupraflanke arĝente blankaj pro harkovraĵo;
doma sorbuso (S. domestica), el la Mediteranea regiono, kun plume kunmetaj folioj k kun pirformaj sorpoj. Sin. kurmujo.