PIV 2026 · Artikolo 518
alizo
Derivaĵoj en la artikolo 6
alizo BOTA bruna aŭ ruĝa frukto de alizarbo, speco de ovoforma faruneca sorpo.
alizarbo, alizujo decidua arbo, kun larĝe elipsaj segildentaj folioj malsupraflanke arĝente blankaj pro harkovraĵo; indiĝena en Eŭropo kaj norda Afriko kaj moderaj partoj de Azio. specio Aria edulis mi pensis pri ĉiuj arboj, kiuj floradis en mia propra lando — frakseno kaj taksuso, alizujo kaj tilio ALö ➞ sorpujo.
adstringa alizarbo, adstringa alizujo alizo, el Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko, kun neegale kaj pinte 5–9-lobaj, segildentaj folioj, ambaŭflanke verdaj kaj senharaj. specio Torminalis glaberrima Sin. adstringa sorbuso.
blanka alizarbo, blanka alizujo alizarbo.