PIV 2026 · Artikolo 15302

taksuso

Litero T

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. taksusac/o
  2. ber/a taksuso
  3. ordinar/a taksuso
taksuso BOTA daŭrafolia dioika pingloarbo kun molaj pingloj kaj kun unuopaj semoj kun aspekto de beroj (ĉar unuope ĉirkaŭitaj de karna sukplena arilo 1 ĝenerale intense ruĝa); precipe nordhemisfera; kelkaj specioj estas orname kultivataj. genro Taxus ➞ taksusaco.
taksusaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas taksuso. membro de la familio Taxaceae (taksusacoj)
bera taksuso, ordinara taksuso nordhemisfera specio de taksuso, kiu enhavas venenan kontraŭkanceran substancon en la folioj kaj la semoj (sed ne en la ariloj), kaj kies ligno estas utiligata en lignaĵa arto. specio Taxus baccata