PIV · 12632
potencial/o
potencial/o
1 ∆ (pp vektora kampo) Skalara kampo, kies gradiento egalas al donita vektora kampo.
2 (potenciala energio) ☐ Tiu parto de la energio de fizika sistemo, kiu dependas de ĝia strukturo k aranĝo, sed ne de ĝia dinamika stato.
3 (elektra potencialo) ☐ Skalara kampo, kies gradiento estas elektra kampo.
termodinamika potencialo ☐ Funkcio de termodinamikaj variabloj, el kiu ĉiuj termodinamikaj grandoj estas troveblaj. ☞ entalpio, libera energio.
transmembrana potencialo ⚥ Potencialdiferenco (de ĉ. −40 ĝis −80 mV) inter la ekstero k la interno de ĉelo.
vektora potencialo ∆ (pp vektora kampo) Alia vektora kampo, kies kirlo egalas al la donita vektora kampo.
2 ☐ Vektora kampo, kies kirlo egalas al la magneta kampo.
norma potencialo elektrokemia. La potencialdiferenco, kiu estiĝas inter metalo k solvaĵo de norma jonkoncentreco.
potenciala
1 ☐ Rilata al potencialo.
2 Φ Entenata en la koncerna afero, sed ne evidentigata en la priparolata momento: potenciala signifo de vorto, aktualigita de la kunteksto. ☞ eventuala.
3 👥 Virtuala 1.
agpotencialo ⚥ Variado de transmembrana potencialo (de inter −40 k −80 mV ĝis + 40 mV) de ekscitebla ĉelo, precipe nervo- aŭ muskol-ĉelo.
ripozpotencialo ⚥ Transmembrana potencialo de neaktiva ĉelo.