PIV 2026 · Artikolo 4205
eventuala
Derivaĵoj en la artikolo 3
eventuala povanta okazi aŭ ekzisti, depende de necertaj cirkonstancoj: la eventualaj profitoj de la afero se mi nur havus kapitalon por elteni kontraŭ eventuala perdo CRo la loĝanto ordonis al Anfisa respondi al la eventualaj telefonvokoj SPo la eventuala nekompreneblo de iu suka loklingva esprimo en internacia medio PeS ĉia eventuala simileco kun reale ekzistanta persono estas hazarda koincido CPi ➞ kontingenca.
eventuale depende de necertaj cirkonstancoj;se tiel okazos; se eble: eventuale mi verkus kelkajn epigramojn LiZ ni listigis demandojn, pri kiuj eventuale povus temi dum la vizito OE petante permeson loĝi kaj eventuale labori en Irlando GMc iu kruela komento, eventuale ŝerca, eventuale ne ALö
eventualaĵo io eventuala: por ke ia malagrabla eventualaĵo ne kaŭzu subitan konfuzon en nia afero Z ➞ hazardo.
eventualeco eco de io eventuala: la eventualeco de la estonteco la eventualeco de iaj fonetikaj leĝoj