PIV 2020 · 5732
hazard²o
hazard2o
1 Prospera aŭ malprospera okazo, neantaŭvidebla k sendependa de nia volo aŭ penado: nur la hazardo kondukis min ĉi tien; la blinda hazardo; hazardo estas malbona gardo Z; la hazardoj de la milito, de la ludo. ☞ fortuno, loto, loterio, risko, sorto, ŝanco.
2 Z = hazardludo.
hazarda. Dependa de hazardo, bazita sur hazardo: hazarda ludo Z; hazarda malfeliĉo, riĉiĝo; hazarda solvo de malfacilaĵo; hazarda renkontiĝo. ☞ aleatora, stokasta.
hazarde. Laŭ la hazardo: hazarde riski sian monon; vundi iun hazarde (ne intence); li trafis ja la celon, sed nur hazarde; hazarde li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo Z.
hazardi (tr) Forlasi al la hazardo: kiu nenion hazardas, nenion gajnas.