PIV 2026 · Artikolo 9581

loterio

Litero L

loterio
1 hazardludo, kies partoprenantoj ricevas, aĉetas aŭ elektas numeritajn biletojn por rajtigi sin al ŝancoj pri gajno montrota de la lotado: se mi gajnus hodiaŭ en la loterio duonon da miliono B post la muzikoj okazis loterio, kies plej valora premio estis la nova PIV OE senpaga loterio OBu ➞ bingo.
2 (figurasence) afero de hazardo: edziĝo estas nura loterio diverskolora loterio de la vivo Z dum kelkaj semajnoj vojaĝi per trajno fariĝis loterio — kvankam kun nula gajno-ŝanco PGu
loteria rilata al loterio: loteria bileto