PIV · 9576
★lot/i
★lot/i (ntr) Konsulti la sorton per loto: ni lotis inter la pastroj pri la ofera liverado de ligno X; ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo X; pri mia tuniko ili lotas X; loti, kiu ludu la unua.
loto
1 Objekto (sagoj, osta kubo, bileto kun numero k.a.), kiun oni ĵetas aŭ elektas, k laŭ kies hazarda pozicio aŭ indiko oni ion decidas: sur la baskon oni ĵetas loton X; la loto falis sur lin X, por li X; la loto trafis Jonan X; la loto estas tirita X; la loto decidos Z; la loto ĉesigas disputojn X.
2 Tio, kion iu ricevas kiam oni lotis: se mi nur gajnus la grandan loton! Z; la dua loto eliris por Simeon X; inter la glataĵoj de la valo estas via parto, ili estas via loto X; (f) tia estas la sorto de niaj premantoj, k la loto de niaj rabantoj X; mizero, malsato k morto, jen ilia loto.
lote. Per lotado: lote dividi la teron X; la estraro estis lote elektita Z.
lotado. Ago de tiu, kiu lotas: Josuo faris al ili lotadon X; en Ateno, oni elektadis la juĝistojn per lotado. ☞ loterio. ➞ aŭkcio.
lotaĵo. Loto 2.
★lotumi (tr) Disdoni, atribuante ĉiun parton per lotado: oni lotumis la heredaĵon inter la filoj; la lotumitaj lokoj.